Aranĝu kaj eligu ARGUMENTOJn laŭ FORMATO.
Opcio:
-v VAR eligu en ŝelvariablon VAR anstataŭ en la ĉefeligujon
FORMATO estas signoĉeno entenanta 3 tipojn da objektoj:
ordinaraj signoj, simple kopiataj en la ĉefeligujon;
eskapsekvencoj por signo, konvertataj kaj kopiataj en la ĉefeligujon;
kaj formataj specifoj, ĉiu el kiuj kaŭzas eligon de vica argumento.
Aldone al la normaj specifiloj laŭ „printf(1)‟, printf komprenas:
„%b‟ igas malvolvi deklivajn (\) eskapsekvencojn en sia argumento;
„%q‟ encitiligu la argumenton en formon taŭgan por ŝela re-enigo;
„%(fmt)T‟ servas por eligi data-tempan signoĉenon kiel farus
„strftime(3)‟ laŭ la formatoĉeno fmt.
La formato estas iteracie reuzata kiom necesas por konsumi ĉiujn
argumentojn. Se estas malpli da argumentoj ol la formato
bezonas, la kromaj specifoj estas interpretataj tiel, kvazaŭ la
mankantaj argumentoj estus nuloj aŭ vakuaj signoĉenoj (laŭokaze).
Elirstato:
Sukceso, krom se aperas misa opcio aŭ okazas eraro pri skribo aŭ
valorizo.