Ŝanĝu aŭ vidigu opciojn pri kompletigo
Ŝanĝu la kompletigajn opciojn por ĉiu NOMO, aŭ - se nenia NOMO
estas indikita - la nune plenumatan kompletigon. Se nenia OPCIO
estas donita, eligu la kompletigajn opciojn por ĉiu NOMO aŭ la
kurantan kompletigan regularon.
Opcioj:
-o OPCIO Ŝaltu kompletigan OPCIOn por ĉiu NOMO
-D Ŝanĝu opciojn por la Defaŭlta komandokompletigo
-E Ŝanĝu opciojn por la vakua (Empty) komandokompletigo.
Uzante «+o» anstataŭ «-o» oni malŝaltas la indikitan OPCIOn.
Argumentoj:
Ĉiu NOMO indikas komandon, por kiu kompletiga regulo devas esti
jam difinita per la primitivaĵo „complete‟. Se nenia NOMO estas
donita, tiam la komandon compopt devas voki funkcio generanta, kaj
ĝuste la opcioj por ĉi tiu nune plenumata generilo de kompletigoj
estu ŝanĝitaj.
Elirstato:
Sukceso, krom se aperas misa opcio, aŭ por NOMO mankas difino de
kompletiga regulo.