Eligu aŭ redaktu la historiliston
Eligu la liston de enigitaj komandoj kun lininumeroj. La ŝanĝitajn
liniojn marku per „*‟. Kun argumento n, eligu nur la ĵusajn
n liniojn.
Opcioj:
-c
[tab]
forviŝu la tutan historion (forigu ĉiujn eroj el la listo)
-d forviŝu la linion kies numero estas DEŜOVO
-a
[tab]
aldonu la historiliniojn de la kuranta seanco al la
historidosiero
-n
[tab]
legu ĉiujn ankoraŭ ne legitajn liniojn el la historidosiero
kaj aldonu ilin en la historiliston
-r legu la dosieron kaj aldonu ĝian enhavon al la kuranta
historilisto
-w konservu la kurantan historion en la historidosiero
-p plenumu historian anstataŭigon por ĉiu el la argumentoj ARG
kaj eligu la rezulton sen konservi ion en la historilisto
-s enŝovu la neopciajn argumentojn ARG en la historiliston
kiel unu apartan linion
Se ĉeestas DOSIERNOMO, uzu ĝin kiel nomon de historidosiero;
alie, se la variablo $HISTFILE havas valoron, uzu ĉi tiun;
alie uzu «~/.bash_history».
Se la variablo $HISTTIMEFORMAT havas valoron kaj se ĉi tiu ne
estas null, tiam ĝi servu kiel formata ĉeno en strftime(3) por
tempostampi ĉiun linion en eligaĵoj de historio. Aliokaze nenia
tempostampo estu eligata.
Elirstato:
Sukceso, krom se renkontiĝas mis opcio aŭ okazis eraro.