Legu liniojn el la ĉefenigujo en tabelvariablon
Legu liniojn el la ĉefenigujo en la entjerindican variablon
TABELO, aŭ el la dosiernumero DN, se ĉeestas la opcio „-u‟.
Defaŭlte TABELO estas la variablo MAPFILE.
Opcioj:
-d DISIG Por fini liniojn uzu ne la linifinilon, sed DISIG
-n KIOM Kopiu maksimume KIOMon da linioj. Se KIOM
estas 0, kopiu ĉiujn liniojn
-O ORIGINO Komencu valorizi la TABELOn ekde la indekso ORIGINO.
La defaŭlta origino estas 0.
-s KIOM Ignoru KIOMon da unuaj linioj
-t Forigu la vostan DISIG el ĉiu legita linio (defaŭlte
la linifinilon)
-u DN Legu per la dosiernunero DN anstataŭ el la ĉefenigujo
-C RETROVOKO Plenumu RETROVOKOn post ĉiu KVANTO da legitaj linioj
-c KVANTO
[tab]
Po kiom da linioj legi inter sinsekvaj RETROVOKOj
Argumento:
TABELO
[tab]
Nomo de tabelvariablo uzota por la legotaj datumoj
Se „-C‟ aperas sen „-c‟, la defaŭlta kvanto estas 5000. Ĉe
komputo de RETROVOKO ĉi tiu ricevas la indicon de la sekva
valorizota tabelano kaj la en ĝin skribotan linion kiel kromajn
argumentojn.
Se mankas malimplica ORIGINO, mapfile viŝos la TABELOn antaŭ
valorizi ĝin.
Elirstato:
Sukceso, krom se aperas misa opcio aŭ TABELO estas nurlega aŭ
ĝi ne estas entjerindica tabelo.